Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Blondulinoj

En ĉi tiu kategorio estas 23 ŝercoj.

Ŝtelistoj

Blondulino vekas edzon nokte kaj flustras:
- Ĉu vi aŭdas tiun bruon en kuirejo? Tio estas ŝtelistoj!
- Mia kara, ŝtelistoj neniam agas tiel laŭte.
Post horo blondulino denove vekas edzon:
- Ŝtelistoj! Ĉu vi aŭdas kiel silente nun en kuirejo?
3.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj

Ŝerco 59

Parolas du blondulinoj:
- Kiam mi vespere trinkas kafon, poste mi dum tuta nokto ne povas ekdormi.
- Kaj mi tute male. Kiam mi ekdormos, mi dum tuta nokto ne povas trinki kafon.
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Blondulinoj

Duŝo

- Kion signifas blondulino en duŝo?
- Puran stultecon.
3.6667/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj