Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.

Ŝerco 630

„Mi bezonus iun horloĝon por oficejo.“
„Ĉu vekhorloĝon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 631

Direktoro al sekretariino: „Kie mi havas skribilon?“
„En via poŝo.“
„Ĉu en la dekstra aŭ maldekstra?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 613

„Sinjoro, se mi pagos al vi por tiu hundo tiom, kiom vi deziras, por mi ĝi ne plu valoros.“
„Kial?“
„Restos nenio, kion li gardu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 614

Oficisto venis malfrue el laborloko hejmen kaj lia edzino kolere demandas:
„Ĉu vi havis ree kunvenon, aŭ ĉu vi laboris superhore?“
„Ne, ĉiuj finis ĝustatempe, sed ili forgesis veki min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 615

Diras garaĝmajstro: „Fidinde mi ekkonas, ke komencis kreski fungoj – laŭ plimultigo de postuloj pri deĵorvojaĝoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 616

Estro al sekretariino: „Ĝis nun vi faris en diktaĵo nur tri erarojn.“
„Mi ĝojas pri tio, sinjoro estro!“
„Bone, do jam komencu tajpi la duan vorton!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 617

Raportisto dum intervjuo: „Kaj kion vi faras, kiam vi komencas manki al vi materialo?“
„Mi rekomendas al laborisoj malpli ŝteladi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 618

En oficejo diras matene oficistino al sia kolego: „Ĉi nokte mi sonĝis pri vi.“
„Kion mi faris?“
„Nenion.“
„Do tio estis vere mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 619

„Imagu, ke ĉi-nokte oni ŝtelis ĉion de nia ofico.“
„Kaj gardisto?“
„Tiun oni lasis tie.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 620

„Kie estas la ŝlosilo al tiu ĉi seruro?“ – demandas aĉetanto al vendisto.
„Tio estas rabatita seruro, ĉar al ĝi mankas ŝlosilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj