Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Esperantaj vortoj

Ĉu vi vidis skribaĵon ie surstrate aŭ nomon de iu produkto, kiu hazarde estas ankaŭ vorto en Esperanto? Aldonu ĝin, se ĝi estas amuza.

En ĉi tiu kategorio estas 59 tekstaj ŝercoj.

Pia Juvelo

Kiu juvelo estas pia?

La diamanto.
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Religio

Aplaŭdu

La plej Esperanta vorto - oni eĉ povas diri "la plej ĝisvoste Esperanta" - estas verŝajne la vorto APLAŬDU.
Se vi forstrekas ĝian kapon, tuj reestas nova kapo sur la korpo mallongigita. Entute kvin fojojn vi povas detranĉi la kapon kaj tamen restos en la fino ankoraŭ vivovokanta imperativo:
A/plaŭdu
P/laŭdu
L/aŭdu
AŬ/du
D/u
U

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ventretoj

Oni ne povas plenigi retojn per vento.
Sed oni povas plenigi... ventretojn!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Bambuaj lancoj

Kelkaj eliris matene kun bambulancoj.
kaj ili revenis vespere... en ambulancoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Bonan tagon

Bonan blagon, sinjoro. Kiel vi farsas?

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Bedaŭrinde

Oni informis viron, ke lia forestanta edzino baldaŭ revenos en lian hejmon.
Li diris nur: "Jes - baldaŭrinde!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Geedzeco

Damoj

En monduma salono oni parolis pri societaj ludoj, kaj kelkaj ĉeestantoj diris sian preferon. Al junulo, ĝis tiam timeme silentanta, sinjorino demandis: "Kaj kion vi preferas?" Ĉu damojn? Aŭ eble domenojn?"
La pridemandito konfuziĝis, ruĝiĝis kaj fine balbutis ion pri "damoj kun abdomenoj".

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Virinoj

Feinkanto

"Feinkanto" estas dolĉa vorto, elvokanta la tutan ĉarmon de l' poezio.
Bedaŭrinde, la sama vorto, en la vir-genro, revokas nin al plej banala prozo.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.4000/5 (5 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Viroj

Parotekniko

Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Amo, Esperantaj vortoj, Geedzeco

Kio estas inkognito ?

Kio estas inkognito ?
Inkognito estas tiu inko, per kiu oni subskribas anonimajn leterojn.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj