Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Esperantaj vortoj

Ĉu vi vidis skribaĵon ie surstrate aŭ nomon de iu produkto, kiu hazarde estas ankaŭ vorto en Esperanto? Aldonu ĝin, se ĝi estas amuza.

En ĉi tiu kategorio estas 76 ŝercoj.

Informoj

Kial la televidstacio ŝanĝis la novaĵ-legistinon?
- Ĉar la nova havas pli bonajn in-formojn.

Fonto: Vikipedio

4.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Japanaj kanibaloj

Kial la japanoj estas kanibaloj?
- Ili manĝas ja panon.

Fonto: Vikipedio

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Pikanta vespo

Kion diras vespo kiam ĝi pikas?
- Bonan vesp-eron!

Fonto: Vikipedio

4.5000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Riĉa eklezio

Kial la eklezio estas riĉa?
- Ĉar en la preĝejoj troviĝas di-amantoj

Fonto: Vikipedio

4.7500/5 (8 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Birda lingvo

Kian lingvon parolas la birdoj?
- La Uz-bekan.

Fonto: Vikipedio

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Bovino en remboato

Kial oni neniam metu bovinon en remboaton?
- Ĉar ĝi remaĉas!

Fonto: Vikipedio

4.8750/5 (8 voĉoj)
La Esperantaj vortoj