Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1869

-Paĉjo, se mi fariĝos plenkreskulo, mi edziĝos al Zsuzsi.
-Nu, al la geedziĝo oni bezonas du, mia filo.
-Do, mi edziĝos ankaŭ al Móni.

Fonto: NATURISTA VIVO N-ro 121 (1/2016)

5.0000/5 (1 voĉo)
La Amo, Geedzeco, Infanoj, Virinoj

Progreso

Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Geedzeco, Religio, Sekso

Kverelo pri mono

„Mia edzo kaj mi neniam kverelas pri mono. La malmulto, kiun li enspezas, certe ne estas kverelinda!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Edziĝo-permeso

“Ĉu vi permesas, ke mi edziĝu al via filino?”
“Pli bone estus, se vi unue demandus mian edzinon.”
“Nu jes, se vi insistas, sed mi preferus havi vian filinon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Hunda akvujo

Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Geedzeco, Viroj

Patrina lingvo

Kial la lingvo de popolo estas nomata „patrina lingvo”?

Ĉar malofte la patro rajtas paroli.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco, Patrinoj

Bedaŭrinde

Oni informis viron, ke lia forestanta edzino baldaŭ revenos en lian hejmon.
Li diris nur: "Jes - baldaŭrinde!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Geedzeco

Parotekniko

Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Amo, Esperantaj vortoj, Geedzeco

Dialogo inter gepartneroj

-Karulino, ĉu vi iros kun mia al la sportumejo?
-Vi do pensas, ke mi estas tro dika?
-Bone, se vi ne volas...
-Do ankaŭ pigra?
-Trankviliĝu.
-Ĉu vi do opinias min histeria?
-Vidu, pri tio ne temas.
-Kaj kial do vi volas nepre iri sola?
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Novedzo

- Kara amiko, mi aŭdis ke vi edziĝis?
- Jes...
- Mi gratulas vin! Ĉu vi estas feliĉa?
- Mia edzino diras ke jes..
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj