Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 748

Salono, kie estas konversacio. Subite maljuna sinjorino diras kolere:
„Mi estas certa ke ĉiuj viroj estas idiotoj!“
„Ne ĉiuj,“ - mezvoĉe respondas ridetante sinjoro. „Multaj viroj neniam edziniĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 749

Riproĉas edzino al la edzo: „Daŭre vi rigardas en televido futbalon aŭ hokeon. Tio estas aĉa vivo!“
La edzo trankviligas ŝin: „Ja mi tamen amas vin pli multe ol akvopoloon aŭ ŝakludon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 750

Novedzo fanfaronas en drinkejo: „Mi tre bone edziĝis. Mia edzino estas agrabla, saĝa kaj fidela al mi.“
Amikoj mokas lin: „Kiel vi povas scii tion?“
La novedzo: „Ja ŝi mem diris tion al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 751

Koleras patro: „Tiu knabo aĉa, li eltiris el mia monujo monon!“
La patrino: „Ĉu ne povis fari tion mi?“
La patro: „Ne, li lasis al mi tie ion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 752

„Ĉu vi opinias, ke estas ebla harmonia kunvivo inter viro kaj virino?“
„Ne.“
„Kaj kial?“
„Mi estas edziniĝinta.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 753

Anonceto: „Nesukcesinta geedzeco kun tri neobeemaj infanoj kaj unu kriema vindinfano serĉas loĝejon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 754

Edzino: „Iru aĉeti buteron.“
La edzo: „Ĉu en tia pluvo? Eĉ hundon oni ne elpelus.“
La edzino: „Kial vi iru kun hundo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 733

Edzino: „Ni jam devas komenci ŝpari por libertempo.“
„Sed kiel ni faros tion?“
„Simple. Vi finos trinki alkoholaĵon kaj mi dekutimigos vin fumi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 734

Inter amikinoj: „Laŭdire vi eksedziniĝas, ĉu vi deziras advokaton? Mi havas unu konatulon.“
„Ne, mi havas jam instaliston.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 735

Kvarobla spritaĵo
Renkontiĝas du amikoj kaj unu demandas:
„Kial vi estas tiel malgaja?
a/ Ĉe Balatono: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“
„Ĉu tio gravas?“
„Ĉu vi vidis jam tiun kapon?“
b/ En Skotlando: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“
„Mi komprenas, tiom multe da ŝtofo por vesto!“
c/ En Sicilio:
„Mi estis dek jarojn arestita. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi kaj mi mallongigis ŝin.“
d/ En Bohemio: „Mi eksedziĝis. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi.“
„???“
„Tio ne helpis. Ŝi estas konstante pli alta ol mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco