Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 818

Edzino dum balo al sia edzo: „Ĉu vi deziras finfine peti min pri danco?“
La edzo: „Memkompreneble, ja mi ne estas ĉi tie nur por amuziĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 819

„Kara, ĉu vi dezirus edziniĝi al mi?“
„Jam dufoje mi diris, ke ne.“
„Ho, pardonu min, ĉu tio estis vi?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 820

Revenas edzo hejmen kaj demandas: „Kion vi kuiris por tagmanĝo? Mi malsatas kiel lupo.“
„Mi fakte ne scias. Forgluiĝis glumarko de konzervaĵo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 821

Edzino: „Dum la tuta vivo mi nur kuiras, rostas, fritas por vi kaj kion mi mem havas de tio?“
„Vi nenion, sed mi stomakulcerojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 822

Riproĉas la edzino al edzo: „Kial vi donis al vestgardistino dudek kronojn?“
„Rigardu, kian mantelon ŝi donis al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 805

Virinmodelo en ateliero: „Mia edzo estas tia avarulo, ke mi jam havas preskaŭ nenion por malvesti.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 806

Edzino: „Mi ne scias, kial vi elpensas daŭre tiom da mensogoj.“
Edzo: „Ĉar daŭre vi demandas min ion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 807

Edzino: „Ĉi nokte mi sonĝis teruran sonĝon. Mi kantis kaj...“
La edzo: „Tio estis vere terura.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 808

Kiu ne pravas kaj cedas, estas saĝa. Kiu cedas kaj pravas, estas edziĝinta.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 809

„Kuracisto al mi rekomendas vojaĝi, Johano. Kien ni iros?“
„Al alia kuracisto, karulino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco