Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 707

„Kiam vi ekkonis vian edzinon?“
„Bedaŭrinde nur post kiam mi edziĝis kun ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 708

Filo al la patro: „Kial ĉe ni ne rajtas viro edziĝi kun pluraj virinoj?“
„Mi ne scias, kiel tion klarigi. Sed kiam vi estos pli aĝa, vi mem komprenos, ke tiu ĉi leĝo ja protektas virojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 709

Al pentristo venis pozistino. Sed li ne volis labori, tial ili tempeton sidas kaj parolas ĉe kafo. Iu ekfrapas la pordon. La pentristo ektimis kaj diras: „Rapide senvestigu vin, tio estas mia edzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 710

Post lia reveno el banloko ŝi elpakas lian malpuran tolaĵon el kofro kaj ekĝemas: „Almenaŭ ion vi alportis al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 711

Venas viro al ĉapel-vendejo:
„Mi serĉas iun ĉapelon por bopatrino.“
„Kian kapon havas la sinjorino?“
„Teruregan!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 712

Staras geedzoj antaŭ peltvendejo kaj li diras: „Vi ja ne dezirus en tempo, kiam oni flugas en kosmon, vestiĝi per pelto de besto kiel iam dum pratempo...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 694

„Ĉu vi povas iri sabate ien sola, sen edzino?“
„Jes, al la laborejo por superhore labori.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 695

„Geedzeco estas kiel loterio“ opinias iu viro ĉe biero.
„Ho ne,“ diras la alia, „en loterio ekzistas ebleco gajni!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 696

Ŝi diras riproĉe al edzo: „Mi konas viron, kiu portas ĉiutage al sia edzino florojn!“
Li: „Diru titolon de tiu romano!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 697

„Imagu, ke Franĉjo gajnis tri semajnojn post edziĝfesto en loterio 500 000 kronojn.“
„Ho, mi diris al li, ke kun la edziĝo li tiom ne hastu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco