Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 834

Sinjoro N. rakontas al amikoj: „Mi ne volas fanfaroni, sed mia edzino estis ĉiam laborema. Jam dum edziĝonokto ŝi trikis al mi trikveŝton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 835

Post geedza kverelo diras la edzino paciĝeme: „Konfesu, karulo, ke ni kulpas ambaŭ. Ĉefe vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 836

Kiam vi havas pli longtempe deŝiritan butonon, edziĝu aŭ eksedziĝu.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 837

Edzino antaŭ la spegulo: „Beleco de virino estas potenca armilo.“
La edzo: „Jes, sed de kie mi daŭre prenu monon por armado?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 838

Plej belaj vortoj de edzino: „Tagmanĝo estas sur la tablo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 839

Edzino al la edzo ĉe fino de kverelo: „Do diru al mi, kial vi edziĝis al mi?“
„Ĉar mi ĉiam estis miopega.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 840

Novedzo: „Ni estas kune nur la unuan tagon kaj jam vi kverelas kun mi.“
„Tiun tagon mi atendis tri jarojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 841

Edzino al la edzo: „Kion vi farus, se forkaptus min alia viro?“
„Neniam mi forgesus vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 842

„Kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Mi ne scias precize, ĉar kiam mi estis foriranta en la laboron, ŝi ankoraŭ parolis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 823

Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Geedzeco