Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 222 ŝercoj.

Ŝerco 687

Ŝi kaj li en la lito. Sonoras telefono. Ŝi: „Jes, jes... bone, ĝis poste.“
Li: „Kiu telefonis al vi?“
Ŝi: „Tio estis nur mia edzo, li diris, ke li ne venos ĉi-nokte hejmen, ĉar li ludas ŝakon kun vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 688

Venas lezita viro al doktoro kaj tiu demandas lin: „Kie tio okazis al vi?“
La paciento: „Mi estas migranta vendisto. Mi revenis hejmen, jam kun la edzino ni kuŝis en lito, iu sonorigis, mia edzino ekkriis: ,Tio estas mia edzo!‘ Kaj mi saltis el fenestro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 689

Viro gajnis en loterio 100.000 kronojn. Lia amiko demandas: „Kaj kion pri tio diris via edzino?“
„Ŝi tute perdis voĉon.“
„Ho, tiom da feliĉo samtempe!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 690

„Vi diras, ke geedzoj Novák interkonatiĝis per gazet-anonco. Kaj ĉu ili estas feliĉaj?“
„Mi ne scias, sed tiun gazeton ili malabonis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 691

El kuirejo aŭdiĝas terura tintego. Edzino venas en loĝĉambron kaj diras trankvile al edzo: „Nenio okazis, nur tiu garnituro de kuirejvazaro, kiu havis 40 partojn ekde nun havas 180 partojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 692

„Kiom vi donas al via edzino el via salajro?“
„Kaj se mi tion diros, ĉu vi ne diros al ŝi, kiom mi ricevas?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 693

„Ĉu estas via edzino blondulino?“
„Kiam mi lastfoje vidi ŝin, ankoraŭ ŝi estis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 680

„Kial vi por logi fiŝojn kunprenas pomojn?“
„Ĉar en ili estas vermo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 681

„Nuntempe estas ĉe geedzoj nova modo libertempi sole. Ĉu vi provis jam tion?“
„Jes, mia edzo provis tion antaŭ tri jaroj.“
„Kaj kiel tio plaĉis al via edzo?“
„Mi ne scias, li ankoraŭ ne revenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 682

Geedziĝa nokto. „Karulo, mi devas diri ion al vi - antaŭ geedziĝo mi jam estis en lito kun alia viro.“
„Ne gravas, karulino, mi ankaŭ.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco