Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 891

Demandas patrino la filon: „De kie vi havas tiujn belegajn rozojn?“
„De sinjoro Novák.“
„Ĉu li scias pri tio?
„Memkompreneble, li kuris post mi trans tri stratoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 892

„Panjo, iu viro surstrate diris al mi, ke li estas mia patro.“
„Tion povus diri ĉiu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 893

Sinjorino demandas terure malpuran knabon: „Ĉu hejme vi ne lavas vin?“
Knabo: „Kial? Ni ekkonas nin laŭ voĉo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 894

Knabeto respekte salutas fianĉon de sia pli aĝa fratino. Tiu demandas: „Ĉu vi konas min?“
„Jes, vi estas tiu pasero en la mano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 895

Demando de patrino: „Mi havas dekkvinjaran filinon. Kiel mi klarigu al ŝi iujn aferojn pri sekso?“
„Ŝajniĝu, ke vi scias minimume tiom, kiom ŝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 896

„Marko, paĉjo hodiaŭ diris al mi, ke ni devenas de simioj. Ĉu tio povas esti vero?“
„Mi ne zorgas pri viaj familiaj rilatoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 897

Knabeto al la patrino: „Tio estas maljusta, patron vi lasas trankvile dormi ĉe televidilo kaj min, kiu volonte rigardus, vi pelas en liton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 876

En gastejo mendas knabeto bieron. Kelnero miras: „Ĉu vi trinkas bieron?“
„Ne, sed por fruktsuko mankas al mi unu krono.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 877

Iras patrino tra parko kaj vidas, ke ŝia deksesjara filino ĉikaŭbrakas iun junulon. Ekvokas je ŝi: „Tuj lasu tiun fraŭlon!“
„Mi ne forlasos, mi vidis lin unua!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 878

Miras tabak-vendisto: „Ĉu tiom da cigaredoj vi aĉetas por via patro?“
Knabo: „Ne, tio estas por nia tuta klaso.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj