Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Poŝmono

Interparolas filo kun patro:
- Paĉjo, ŝajnas, ke mi devas viziti okuliston.
- Kial?
- Ĉar mi ekde longe ne vidis poŝmonon, kiun vi promesis al mi.
3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Arboj

Interparolas filo kaj patro.
- Paĉjo, kio estas drinkulo?
- Ĉu vi vidas tiujn kvar arbojn? Drinkulo vidas ok.
- Sed paĉjo, tie estas nur du arboj.
4.0000/5 (7 voĉoj)
La Alkoholo, Infanoj

Ĉantaĝo

Joĉjo demandas patrinon:
- Ĉu eblas, ke 10-jara knabino iĝos graveda?
- Kutime ne.
- Ho, mi sciis, ke ŝi ĉantaĝas min.
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj, Sekso