Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 163 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 902

Knabeto aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte li demandas la patron:
„Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 903

„Paĉjo, kio estas deficito?“
„Se vi havas malpli multe ol se vi havas nenion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 904

Kiam patro post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filo seniluzigite.
La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“
La filo: „Jes, sed kie estas la bebo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 905

Knabeto estas kun sia patro en zooĝardeno. Ĉe cervoj li entuziasme ekkrias: „Ekrigardu, paĉjo, tiu cervo havas sur la kapo vesthokon el nia antaŭĉambro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 906

„Mi gratulas, heredanto naskiĝis al vi.“
„Nur filo, amiko, heredi eblas nenion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 907

Knabineto vundis sian fingron kaj tre ploris. Poste ŝi ĉesis. Patrino: „Ĉu tio ne doloras plu?“
La knabineto: „Ĝi doloras, mi ploros plu, sed nun mi iom ripozos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 887

Nepo: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie belrajdantino tute nuda.“
Avo entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 888

Venis vilaĝestro en domon kaj demandas: „Pedro, ĉu estas la patro hejme?“
Pedro: „Jes, li estas en stalo, li estas tiu kun ĉapelo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 889

„Paĉjo, kiel funkcias cerbo?“
„Lasu min, mi havas en la kapo nun aliajn aferojn!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 890

Fanfaronas knabeto: „Ĉe ni laboras servistino kaj ni alparolas ŝin: avino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj