Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Infanoj

En ĉi tiu kategorio estas 181 ŝercoj.

Ŝerco 859

Patro punas la filon kaj la patrino diras: „Ĉu mi ne diris al vi jam kelkfoje, ke vi kalkulu ĝis dek, ĝis kiam finiĝos via kolero?“
La patro: „Mi kalkulas, sed dume mi genuas sur li, por ke li ne foriru.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 860

Patrino: „Ne, tiu filmo estas al junularo malpermesita, mi ne lasas vin iri. Preferu atendi, kiam oni elsendos ĝin en televido.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 861

„Mi gratulas, mi aŭdis, ke al vi naskiĝis ido. Ĉu tiu estas knabo?
„Ne“
„Ĉu knabino?“
„Jes, kiel vi tion divenis?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj

Ŝerco 862

Knabeto staras antaŭ spegulo kaj pudras sin. Lia fratineto rigardas tion kaj diras: „Vi ne rajtas pudri vin. Nur virinoj pudras sin. Viroj devas lavi sin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 863

Patrino al al filo: „Memoru, kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu ĝis morgaŭ.“
Filo: „Bone, mi manĝos tiun pecon da torto, kiun vi kaŝis por morgaŭ.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 864

„Kiun profesion havos via filo post kiam li finos la lernejon?“
„Mi ne scias – sed li amas bestojn, do eble li estos bučisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Vifio

5.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj, Komputiloj, Lernejo, Stultaj ŝercoj

Tre Sanega

Fonto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Seksa egaleco

Knabino: Panjo, kial mia frato havas nur unu penison?
Patrino: Kara, ĉiu viro havas nur unu.
Knabino: Sed Paĉjo havas 2. Unu, malgrandan, per kiu li pisas, kaj alian, grandan, per kiu li purigas la dentojn de la najbaro.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Viroj

Dentopurigilo

4.6667/5 (6 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Virinoj, Viroj