Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Krimuloj kaj juĝistoj

En ĉi tiu kategorio estas 52 ŝercoj.

Ŝerco 988

Ĵurnalisto dum vizito de prizono demandas al unu krimulo:
„Kaj pro kio vi estas ĉi tie?“
„Ĉar oni ne volas ellasi min!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 989

Akuzito ĉe tribunalo, kontraŭ atendo, estas liberigita.
Li komencas lamenti: „Kion mi nun faru? Mian loĝejon mi jam luis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 990

„Akuzito, ĉu vi scias, kio estis en tiu trezoreto, kiun vi ŝtelis en oficejo?“
„Ne, sinjoro juĝisto. Mi volis malfermi ĝin dum mia naskiĝtago.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 991

Ĉe tribunalo: „Akuzitino, vi diris al ni falsan aĝon.“
„Tio ne estas falsa, tio estas nur iomete el pasinteco.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 992

Juĝisto: „Vi eniris kun celita armilo en bankan halon. Kaj kio sekvis?“
Akuzito: „Mi ekkriis: ,Kiu konsentas, ke mi prenu monon, levu manon.‘ Ĉiuj levis ilin kaj mi nur plenumis ilian unuaniman deziron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 976

Ĉe tribunalo: „Ke li aperis nokte ĉe mi en dormejo, tio ne surprizis min. Strange estis, ke li alveturis tien per traktoro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 977

Juĝisto: „Vi estas liberigita pro manko de pruvaĵoj, ke vi ŝtelis oran horloĝon.“
Akuzito: „Do, ĉu mi povas nun ĝin laŭleĝe lasi al mi?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 978

Advokato: „Kiun motivon por eksedziĝo vi havas?“
„La edzo telefonis al mi, ke li foriras kun vicdirektoro deĵorvojaĝe kaj la vicdirektoro estis ĉe mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 979

Ĉe eksedziĝa tribunalo: „Kiel vi volas pruvi, ke la edzo estas al vi malfidela?“
„Mi konstatis, ke eĉ la lasta infano ne estas lia.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 980

Defendas sin akuzito: „Sinjoro juĝisto, trifoje dum lasta tempo mi trovis fremdan viron en ŝranko.“
„Jes, sed vi ne kondutis konvene.“
„Kaj ĉu vi ne kolerus, se vi nenie povus pendigi vian veston?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj