Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Naciecoj

En ĉi tiu kategorio estas 36 tekstaj ŝercoj.

La fortaj politikaj ligoj inter Germanujo kaj Rusujo

Estas fortaj politikaj ligoj inter Germanujo kaj Rusujo.

Okaze de la parlamenta baloto en Germanujo ĉi-septembre, germanaj ekstremdekstraj politikistoj povas ĝui la subtenon de la publika rusa kanalo RT.

Okaze de la parlamenta baloto en Rusujo ĉi-septembre, rusaj opoziciaj politikistoj povas ĝui la subtenon de la publika germana hospitalo Charité.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Ne manĝu irlandanojn

Kial kanibaloj ne manĝas irlandanojn? Ĉar kiam ili estas en la poto ili manĝas ĉiujn terpomojn.

Fonto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Naciecoj

Koratakoj kaj nutrado

En Japanio, kie oni konsumas malmulte da graso, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. Aliflanke en Francio, kie oni konsumas sufiĉe multe da graso, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
En Barato, kie oni apenaǔ trinkas iom da ruĝa vino, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. En Hispanio, kie oni trinkas sufiĉe multe da ruĝa vino kaj manĝas multe da paprikitaj kolbasoj, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
En Alĝerio, kie oni apenaǔ amoras, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. En Brazilo, kie oni multe amoras, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
KONKLUDO: Manĝu, drinku kaj amoru laǔplaĉe, ĉar ŝajne tio, kio mortigas, estas la angla lingvo mem.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2009. El la hungara tradukis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo, Naciecoj, Scienco, Sekso

Almozpetuloj

Fine de tago en Parizo renkontiĝas du almozuloj, rumano kaj alĝeriano. La alĝeriano kolektis multajn 10-eŭrajn biletojn, dum la rumano ricevis nur kelkajn monerojn. Li demandas:
— Kiel vi sukcesis ricevi tiom multe da mono?
La alĝeriano respondas:
— Kion vi skribis sur vian kartonon?
— Nu kutimajn aferojn: “Mi malsatas, mi havas du infanojn”…
— Jen kial, stultulo! Sur mian mi skribis: “Mankas al mi nur 10 € por reveni al Alĝerio.”
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Naciecoj

Kiu nacio havas la plej bonajn teĥnikistojn?

Rusoj publikigis mesaĝon, ke ili elfaris la plej maldikan draton en la mondo kaj ke pli maldikan draton neniel eblas elfari.
Japanoj petis, ke ili donu al ili specimenon por observado. Kaj ili traboris ĝin.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Naciecoj, Scienco

Tutmonda honto

Kiel eblas, ke germanoj ĉiam tutmonde hontigas sin per kontraŭleĝa bruligado?!
Neniu noto (neniu voĉo)
La Naciecoj, Nigra humuro

Tagmanĝo de Somaloj

Kion havas Somaloj ĉe tagmanĝo?
Grandan malsaton.

Fonto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Nigra humuro

Ŝati hundojn

Ĉina proverbo: Se vi ne ŝatas hundon, vi ŝajne ĝin malbone kuiris.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Naciecoj

La plej maldikaj libroj

Jen la kvin plej maldikaj libroj en la katalogo de UEA:

5. Germanaj humuraĵoj
4. Denaske usonaj nobelpremiitoj
3. La plej bongustaj anglaj manĝaĵoj
2. Italaj milit-heroaĵoj
1. Historio de kontraŭalkoholismo en Rusujo
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

La mensogodetektilo

Volapukisto, Esperantisto kaj Idisto amuziĝas per mensogodetektilo. Unue la Volapukisto:

- Mi pensas ke mi povas plene ĝuste konjugacii la Volapukajn verbojn
BIP
- Do, almenaŭ mi scias bone la sonojn de la vokaloj.
Ĝi ne reagas.

La Esperantisto sekvas:
- Mi pensas ke mi neniam forgesas la akuzativon.
BIP
- Nu, mi pensas ke mi kapablus trapasi la C1-KER-ekzamenon.
Neniu sono.

Jen la Idisto:
- Mi pensas...
BIP
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo