Iras viro de entombigo kaj renkontas unu amikon. Amiko demandas: „De kie vi iras?“
„Mi entombigis bopatrinon.“
„Kaj kial vi havas tiom gratvunditan vizaĝon?“
„Nu, vi scias, ŝi defendis sin...“
Venas muntisto en malsanulejan ĉambron, kie estas ĉiuj pacientoj dependaj de spiratoroj. Post momento li diras al ili: „Profunde enspiru, mi iras ŝanĝi elektrajn sekurigilojn.“
„Mia orelo doloras min,“ plendas junulino sur benko en parko al junulo. Tiu kisas ŝian orelon kaj demandas: „Ĉu ĝi ankoraŭ doloras?“
„Ne plu!“
Post momento doloras ŝin kolo. Junulo kisas ĝin kaj demandas: „Ĉu ĝi doloras?“
„Ne plu!“
Sur apuda benko sidas maljunulo, li alvenos al la junulo kaj demandas: „Pardonu, ĉu vi kuracas ankaŭ hemoroidojn?“
Iras du maljunuloj survoje kaj subite preter ili veturas per motorbiciklo senkapa viro. Ili iras plu kaj subite preterveturas alia senkapa viro. Post kvina ripeto diras unu maljunulo al la dua: „Provu meti la falĉilon sur duan ŝultron.“