Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Patrinoj

En ĉi tiu kategorio estas 22 tekstaj ŝercoj.

Via Panjo

Via patrino estas tiel dika, ke du malpli dikaj virinoj orbitas ĉirkaŭ ŝi.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Patrinoj

Via Panjo

Via patrino ŝatas manĝi kukurban jogurton - kun tutaj fruktoj.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"

Fonto

4.6667/5 (6 voĉoj)
La Patrinoj

Ĵurnalo

- Mia bopatrino estas simila al bona tagĵurnalo.
- Ĉuuu?
- Jes, ja! Ŝi aperas ĉiutage, kaj ŝi publikigas ĉiujn klaĉojn.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj

ADIAŬ

Edzo akompanis sian bopatrinon al la stacidomo. Reveninte hejmen atendas lin la edzino.
- Ĉu panjo forveturis, kara?
- Jes, feliĉe, kara mia.
- Kial estas via vizaĝo malpura de fulgo?
- Mi kisis la lokomotivon.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj

Bopatrino

Amiko al amiko:
- Mi bezonas monon.
- Por kio?
- Mi bopatrino mortis.
- Aĥ, do vi bezonas monon por la entombigo?
- Ne, por advokato.
4.5000/5 (8 voĉoj)
La Patrinoj

Ŝerco 329

Kio estas la malsamo inter via patrino kaj moskito?
La moskito ĉesas suĉi, kiam vi vangofrapas ĝin.
3.4286/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro, Patrinoj, Sekso

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"
3.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Teo

- Patrino, mi preparis por vi teon, kiel vi petis.
- Mi petis vin, ke vi finu universitaton.
- Ho, pardonu, mi miksis.
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj

Supo

Joĉjo revenas de la lernejo kaj plendas al la patrino plorante:
- Panjo, aliaj infanoj primokas min, ke mi havas grandegan stomakon kaj mi estas voremulo.
- Ne, Joĉjo. Vi manĝas tiom, kiom aliaj infanoj. Kaj nun manĝu la supon, ĉar mi bezonas la bankuvon.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Patrinoj