Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Patrinoj

En ĉi tiu kategorio estas 25 ŝercoj.

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"
3.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Teo

- Patrino, mi preparis por vi teon, kiel vi petis.
- Mi petis vin, ke vi finu universitaton.
- Ho, pardonu, mi miksis.
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj

Supo

Joĉjo revenas de la lernejo kaj plendas al la patrino plorante:
- Panjo, aliaj infanoj primokas min, ke mi havas grandegan stomakon kaj mi estas voremulo.
- Ne, Joĉjo. Vi manĝas tiom, kiom aliaj infanoj. Kaj nun manĝu la supon, ĉar mi bezonas la bankuvon.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Patrinoj

Bopatrino

Vokas telefono kaj viro aŭdas:
- Ni havas vian bopatrinon. Vi devas pagi 100 mil eŭrojn.
- Kaj kio se mi ne pagos?
- Ni klonos ŝin.
4.6154/5 (13 voĉoj)
La Patrinoj, Viroj

Ŝerco 2

Via patrino estas tiel dika, ke kiam ŝi falas de sia lito, ŝi falas de ambaŭ flankoj.
3.7500/5 (8 voĉoj)
La Patrinoj