Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Restoracioj

En ĉi tiu kategorio estas 43 ŝercoj.

Ŝerco 1262

En restoracio: „Kelnero, ĉu vi havas ankoraŭ ion por manĝi?“
„Bedaŭrinde ne plu.“
„Do alportu al mi almenaŭ bieron.“
„Bedaŭrinde, bieron ni servas nur al manĝajo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1251

En restoracio: „Ĉu vi mendos bifstekon, kiel kutime?“
„Jes.“
„Ĉu vi atendos, kiel kutime?“
„Jes, dentisto malpermesis al mi dum tri horoj maĉi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1252

„Kelnero, kiun vinon vi povas oferti al ni por deka datreveno de nia edziĝofesto?“
„Ĉu vi deziras festi aŭ forgesi?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1253

Kelnero al gastoj: „Tiu konjako estas vere 50 jarojn aĝa.
La gasto: „Tute mi kredas al vi, sed se ĝi tiel malnova, kial daŭre tiom kosta?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1254

Gasto: „Kelnero, kiom tiu kokido aĝas?“
La kelnero: „Kun kokido ni surtabligas terpomojn, rizon, sed neniam biografion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1255

Gasto post tagmanĝo: „Kial tiu gulaŝo nomiĝas „turka“?“
„Tiu hundo nomiĝis Sultano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1256

Kelnero al gasto: „Ĉu unu bieron plu?“
Gasto al sia edzino: „Kion vi opinias karulino, ĉu mi ankoraŭ soifa?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1257

„Kiel gustis al vi en ĉina restoracio?“
„Tre bone, nur tiuj bastonetoj kuŝas al mi iel malkomforte en stomako.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1258

Gasto ricevas post duonhoro kafon. Li gustumas ĝin kaj diras: „Kelnero, tiu kafo estas jam tre malvarma.“
„Kaj kion vi dezirus, ja vi mendis ĝin antaŭ duonhoro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1259

„Kelnero, en tiu supo naĝas muŝo.“
„Verŝajne ĝi kaŝis sin, kiam mi kaptis la kvin aliajn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Restoracioj