Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝoforoj

En ĉi tiu kategorio estas 30 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1283

Diras viro en laborejo: „Hodiaŭ mia edzino savis vivojn al kelkaj piedirantoj.“
„Kiel tio eblas?“
„Ŝi frakasis aŭton jam en la garaĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1284

Ŝoforo al kunveturanto: „Bonvolu ekrigardi, ĉu funkcias la dekstra direktomontrilo.“
Tiu kliniĝas kaj diras: „Ĝi funkcias...ĝi ne funkcias...ĝi funkcias...ĝi ne funkcias.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1272

„Mi aŭdis, ke en urbo aŭto surveturis fumtubiston.“
„Tio estas terura, eĉ sur tegmento oni ne plu povas senti sin certa.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1273

„Kiom daŭras al vi vojaĝo al Prago, sinjoro Ikso?“
„Dependas. Kutime kvin horojn, sed se mi prenas petveturantinon, eĉ du noktojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1274

En aŭtoriparejo: Ĉu vi povas munti pli fortan kornon?“
„Sed ĉi tiu estas bona.“
„Jes, sed ne funkcias miaj bremsoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1275

Aperis du viroj kun bandaĝitaj kapoj ĉe kuracisto. Tiu demandas, kio okazis al ili.
La unua: „Mi ne volis pruntedoni veturilon al mia edzino.“
La dua: „Mi al mia edzino pruntedonis ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1276

Policisto haltigis veturilon kaj postulas de ŝoforo: Mi petas vian ŝoforateston.“
La ŝoforo: „Kion vi kun tiuj konduklicencoj faras? Ĵus hieraŭ mi transdonis unu al vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1277

Veturas komencanto sur ŝoseo kaj aŭskultas trafik-informojn en radio. Subite li aŭdas: „Atentu, atentu, sur ŝoseo unu veturilo estas en kontraŭdirekto.“
La ŝoforo miras: „Ĉu unu? Ĉiuj!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1278

„Kiun vi veturigis hieraŭ en aŭto?“ – demandas edzino.
„Direktoron kaj vicdirektoron.“
„Kaj ekde kiam unu el ili portas mamzonon?!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1279

Edzo al ŝoforino: „Ŝanĝu jam la rapidumon, ĉu vi ne aŭdas, kiel la motoro bruegas?“
„Ĉu tio estas la motoro? Mi opinis, ke ni surveturis hundon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj