Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝoforoj

En ĉi tiu kategorio estas 30 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1280

„Mi havas malfeliĉon. Mi rapidas hejmen kaj ne povas funkciigi motoron.“
„Do veturu per buso.“
„Tio ne eblas, ĝi ne eniĝus en mian garaĝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1263

Ulo en restoracio al kelnero: „Mi ĝojas, denove vidi vin. Ĉu vi jam finis strikon?“
„Kiun strikon?“
„Tiun, kiun vi komencis tuj post kiam mi mendis manĝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1264

Sinjoro Novák nervoze promenas antaŭ domo. „Mi timas pri la edzino,“ li klarigas al najbaro.
„Kaj kio estas kun ŝi?“
„Nia aŭto“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1265

En vitrinon de vendejo kun rezervaj aŭto-eroj karambolis aŭto. Ŝoforo per trema voĉo demandas: „Sinjoro estro, ĉu vi jam havas bremsgarnojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1266

Post karambolo ŝoforo vekiĝas el senkonscio kaj treme demandas: „Kie mi estas, ĉu en edeno?“
Lia edzino: „Tamen vi vidas, ke mi estas kun vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1267

Ŝoforo veturigas petveturistinon kaj subite la aŭtomobilo haltas. Ŝoforo diras: „Mi timas, ke mi ne havas plu benzinon.“
Fraŭlino: „Ĉu tiel frue? Ankoraŭ ni ne estas en arbaro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1268

Soldato – petveturanto haltigas aŭtomobilon kaj demandas ŝoforinon: „Ĉu vi deziras senpage soldatakompanon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1269

Policisto: „Sinjoro ŝoforo, kiel vi povis tiel ebria sidiĝi ĉe stirilo?“
Ŝoforo: „Tio estis malfacila, sed amikoj helpis al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1270

Ŝoforo enveturis en kontraŭdirekton. Tuj haltigas lin policisto. La ŝoforo diras: „Verŝajne ion mi preterlasis. Mi vidas, ke ĉiuj aliaj jam revenas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1271

Haltas veturilo de aŭtolernejo ĉe benzinpumpilo. Ŝoforino petas dudek litrojn da benzino. Bezinpumpisto diras: „Antaŭ ĉio haltigu motoron.“
La ŝoforino: „Motoro estas haltigita, tiel tremas instruisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Ŝoforoj