Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1351

„Kial vi ne saltis por via edzino, kiam ŝi estis dronanta?“
„Mi ne sciis, ke ŝi dronas, ŝi kriis tute same kiel hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1352

„Ĉu vi ne plu deziras edziĝi kun tiu juna, bela instruistino?“
„Ne. Kiam mi venis malfrue al rendevuo, ŝi postulis de mi ekskuzilon subskribitan de gepatroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1353

„Mia edzino asertas, ke estas tre sanige manĝi nekuiritan legomon.“
„Nu jes, la mia ankaŭ ne ŝatas kuiri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1354

Gvidanto al turistoj: „Kaj se sinjorinoj ĉesus paroli, vi aŭdus, kiel fortege ĉi tie muĝas akvofaloj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1355

„Tute mi ne bedaŭras monon, kiun mi donis por sanigo de la edzino.“
„Ĉu ŝi saniĝis?“
„Ŝi ne revenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1335

„Kiam du faras la samon, tio ne estas la samo.“
„Tio estas malnova vero. Kial vi diras tion?“
„Kiam lavas sin viro, li aspektas pli bone, kiam lavas sin virino, estas male.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1336

Inter pensiuloj: „Mia edzino havas jam sesdek jarojn kaj havas vangetojn kvazaŭ persikojn.“
„Tio ja ne eblas.“
„Ĉu vi iam vidis sesdekjarajn persikojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1337

En la ĉielon venas nova animo. Ĉe pordego oni demandas ĝin: „Kiujn lastajn vortojn vi aŭdis?“
„Mian edzinon, kiam ŝi diris: ,Kiam vi lasos min stiri, vi estos anĝelo.‘“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1338

Sinjorino antaŭ vitrino: „Kia belega pelto! Ĝin mi dezirus havi!“
Ŝia edzo moroze: „Do naskiĝu kiel pantero!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1339

Mi vendos grandan enciklopedion. Mia edzino konas ĉion kaj eĉ plej bone.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj