Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 152 ŝercoj.

Ŝerco 1400

„Tiu Novák havas eminentan edzinon.“
„Kial?“
„Kelkfoje mi vidis, ke ŝi helpis al li lavi kuirejan vazaron, gladi tolaĵon...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1401

„Mi maljuniĝas.“
„Kial vi opinias tiel?“
„Antaŭe mi renkontis barojn per nazo, nunteme per ventro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1402

„Oni ne kredus, pro kio homoj iras al kuracistoj.“
„???“
„Novák iris antaŭtagmeze al kuracisto kaj revenis kun lavita veturilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1403

Inter najbarinoj: „Mi trovis jam multe da purigaj rimedoj por planko, sed plej bona estas edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1404

„Karulino, ĉu vi scias, kiu diferenco estas inter taksio kaj tramo?“
„Ne.“
„Tre bone. Do ni veturos per tramo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1384

Diras direktoro al sia amiko: „Antaŭ nelonge mi venis hejmen iel enpensiĝinta kaj kiam mia edzino deziris novan vestaĵon, mi respondis: ,Jes, karulino, sed unue ni finos tiun diktaĵon.‘ “

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1385

„Marek, onidire vi geedziĝis. Ĉu tiu via edzio estas bela?“
„Nu, tio estas afero de gusto. Al mi ĝi ekzemple ne plaĉas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1386

Viro sur nudisma plaĝo: „Fraŭlino, ĉu mi povas ion fari por vi?“
„Jes, vestu vin!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj

Ŝerco 1387

„Karulino, ĉi nokte mi sonĝis, ke mi perdis vin en montaro dum terura neĝŝtormo.“
„Ho, kiel romantika! Kaj kiel vi trovis min?
„Kiu diras, ke mi serĉis vin?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1388

„Preter mi povas iri amaso da belaj virinoj kaj mi tute ne emocias.“
„Ne fanfaronu.“
„Mi ne fanfaronas, mi plendas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Viroj