Ĝisosta optimisto
Iam, duone ĉagrenite sed duone triumfante, la amiko alparolas la ĵus renkontitan optimisman amikon, dirante: «Ĉifoje, vi ne povos diri, ke povus esti pli malbone! Hieraŭ nia najbaro Tiutel revenis hejmen pli frue ol atendite kaj trovis fremdulon kun sia edzino en la geedza lito. Furioziĝinte, li mortigis ambaŭ adultantojn kaj poste mortigis sin mem. Nun vi ne povos diri, ke povus esti pli malbone!»
«Povus esti pli malbone», modeste respondas la optimisto.
«Ĉu?...», preskaŭ sufokita demandas la amiko.
«Nu, jen: se Tiutel revenus nur unu tagon pli frue, min li trovus en la lito!»
Fonto: soc.culture.esperanto
