Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

La ĝojoj de la vivo

Maljuna needziniĝinto, kiu sian tutan vivon malpermesis al si ĉiujn ĝojojn de la vivo, subite gajnis premion en la loterio. Ŝi decidis flugveturi al Hispanujo.
Ĉar ŝi edukis sian katinon ĉiam vivi decan vivon, ŝi petis sian najbarinon prizorgi la katinon dum ŝi estas for en Hispanujo. Ŝi diris al la najbarino, ke la katino neniam eliru el la domo, ĉar ne estas bone por ĝi havi kontaktojn kun virkatoj!
La unuan semajnon la najbarino aŭdis nenion de la maljunulino, sed la duan semajnon venis poŝtkarto el Hispanujo, enhavanta nur tri vortojn: "Ellasu la katinon!"

Fonto: soc.culture.esperanto