Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ĉu eblas mortpafi leonon per ombrelo?

- Kuracisto, mia koramikino estas graveda sed mi ĉiam uzas kondomon kaj ĝi neniam difektiĝis. Kiel eblas?
- Permesu al mi jenan rakonton: Iam estis ĉasisto kiu ĉiam kunportis kun si pafilon. Unu tagon li pro malatentemo prenis ombrelon anstataŭ la pafilo. Subite ekaperis leono fronte al li. Por timigi la leonon la ĉasisto uzis la ombrelon kiel pafilon kaj mortpafis la leonon!
- Sensencaĵo! Devus esti iu alia kiu pafis la leonon.
- Bone! Vi komprenis la rakonton. Sekvan pacienton, mi petas...

Fonto