Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 193

La elefanto mortis en la zoologia ĝardeno kaj ĉiuj oficistoj fariĝis malĝojaj. Sed iu oficisto senĉese ploregis. Tiam, iu demandis:
- Kial li tiel ploregas? Ĉu la elefanto apartenis al li?
- Ne! Vere, li ricevis la taskon fosi truon por enterigi la elefanton!
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Kodo de vivo

Vivo estus pli facila se ni havus ĝian fontokodon.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Komputiloj

Stranga familinomo

Jaro 2018, Germanio. Polico haltas ulon por kontroli dokumentojn, unu policisto diras al alia:
— Rigardu, Ahmed, kiel stranga familinomo: Müller.
3.2857/5 (14 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Negrave

Fonto

3.2857/5 (7 voĉoj)
La Bestoj

Pantalono

Ĉe kuracisto-proktologo:
- Bonvolu senvestiĝi, ni komencos ekzamenon de prostato.
- Kie mi povas meti mian pantalonon?
- Sur seĝo, apud mia pantalono.
3.2857/5 (7 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso

Nigraj beboj

Kio estas la malsamo inter blanka bebo kaj nigra bebo?

Duonhoro da bakado.
3.2500/5 (8 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro

Chuck kaj la kobro

Foje Chuck Norris estis mordita de kobro.
Post duhora doloroza agonio la serpento finfine mortis.

Fonto

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1574

En la enirĉambro de granda hotelo en Nice oni legas sekvantan sciigon:

“Niaj anglaj gastoj estas ĝentile petataj paroli en angla lingvo al la servistoj de l'hotelo, ĉar ilian francan ĝenerale oni ne komprenas.”

Fonto: Rido Sanigas

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1312

Pordisto vekas gaston en hotelo: „Ĉu vi deziris frumatene veturi en Pragon?“
„Jes.“
„Do trankvile dormu. La trajno jam forveturis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 407

Elinjo kaj Rudolfo
Kara Elinjo! Estu mia brilanta stelo!
- Kiel vi pensas tion, ho, Rudolfo?
- Aperu vespere, kaj matene malaperu!
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Virinoj, Viroj