Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1428

Patro: „Kiam mi havis 20 jarojn, mi studis kaj ne kuradis post knabinoj!“
„Sed patro, tio estas alie...“
„Silentu! Kiu estas ĉi tie patro?!“
„Ambaŭ, patro, ambaŭ...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1199

„Kiam mi hieraŭ pianludis, najbaro frakasis al mi per ŝtono fenestron.“
„Kia senpripensemo! Tiam li aŭdos vin eĉ pli bone.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1147

„Joĉjo, ja vi havas terure malbonajn notojn!“
„Sed mi ja ne kulpas paĉjo, ilin skribis instruistino!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1079

Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“
Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1035

Kuracisto: „Ĉu vi scias, ke profunda spirado bakteriojn tuj detruas?“
Paciento: „Sed kiel klarigi al la bakterioj, ke ili spiru profunde?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 996

„Kuracisto diris al mi, ke mi havas altan sangopremon.“
„Kaj ĉu vi havas ankaŭ kapturniĝon?“
„Tion li ne diris al mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 943

Patrino: „Mi diris al vi, ke vi lavu plankon!
Filo: „Mi lavis ĝin.“
Patrino: „Do, kial tio ne estas videbla?“
Filo: „Ĝi jam sekiĝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 923

Knabeto demandas la patron: „Kiam mi jam scipovas paroli, kion mi lernu nun?“
„Silenti, knabeto“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 908

Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 666

Vetis du fiŝkaptistoj, kiu kaptos fiŝon la unua. Unu falis tuj komence en akvon kaj la dua krias: „Tio ne validas, per manoj oni ne rajtas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj