Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Vendredo 13-an

Renkontiĝis du blondulinoj:
- Ĉu vi aŭdis? Silvestra nokto ĉi-jare estos en vendredo.
- Ho, ve. Espereble ne 13-an.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj

Ŝerco 62

Blondulino demandas ĉe stacidomo:
- Kiel longe veturas trajno de Bratislavo al Vieno?
- Momenton...
- Dankon.
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Blondulinoj

Spegulo

- Kion faras blondulino kun fermitaj okuloj malantaŭ spegulo?
- Ŝi volas ekvidi kiel ŝi aspektas kiam dormas.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Blondulinoj

Ŝtelistoj

Blondulino vekas edzon nokte kaj flustras:
- Ĉu vi aŭdas tiun bruon en kuirejo? Tio estas ŝtelistoj!
- Mia kara, ŝtelistoj neniam agas tiel laŭte.
Post horo blondulino denove vekas edzon:
- Ŝtelistoj! Ĉu vi aŭdas kiel silente nun en kuirejo?
3.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj

Ŝerco 59

Parolas du blondulinoj:
- Kiam mi vespere trinkas kafon, poste mi dum tuta nokto ne povas ekdormi.
- Kaj mi tute male. Kiam mi ekdormos, mi dum tuta nokto ne povas trinki kafon.
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Blondulinoj

Duŝo

- Kion signifas blondulino en duŝo?
- Puran stultecon.
3.6667/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj

Masoĥisto kaj sadisto

Masoĥisto al sadisto:
-Batu min! Batu min!
Kaj sadisto:
- Ne!
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Sekso

Sukceso

- De kie scii ĉu via vivo estas sukcesa?
- Ĝi estas sukcesa, se vi gajnas pli ol via dentisto kaj juristo komune.
3.0000/5 (1 voĉo)
La

Rasismo

- Kiel komenciĝas ĉiu rasisma ŝerco?
- De ĉirkaŭrigardo.
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

Ŝtelado

- Kial rusoj ŝtelas ĉiam po du aŭtoj?
- Ĉar ili revenas tra Pollando.
4.0000/5 (4 voĉoj)
La Naciecoj