Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1873

Gefianĉa paro promenadas sur la akvobordo.
La fianĉino rigardas al la ĉielo plenkovrita de steloj, kaj eksuspiras:
-Se ni geedziĝos, ni havos 3 gefilojn.
-De kie vi scias tion tiel precize? - demandas la fianĉo.
-Ĉar ili estas nun ĉe mia patrino. - sonas la respondo.

Fonto: NATURISTA VIVO N-ro 121 (1/2016)

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco, Infanoj

Semaforismo XXIV

Ankaŭ en tio montriĝis la genio de Zamenhof, ke kvarcentpaĝajn gramatikojn li sciis resumi en dekses paragrafetoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Esperanto-instruisto

“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo, Nigra humuro

Ĉe la entombigo

Tri kristanoj vojaĝas per aŭtomobilo, ili karambolas, ili ĉiuj tri mortas.
En la ĉielo Sankta Petro akceptas ilin demandante:
– Antaŭ ol ni decidos pri via sorto, diru, kion vi deziras, ke la homoj diru pri vi ĉe la entombigo?
– Mi deziras, ke la homoj diru: li estis bona edzo, bona patro, bona kuracisto – tiel respondas la unua viro.
– Mi volas, ke ili diru: li estis bona edzo, bona patro, bona instruisto -- tiel la dua.
Respondas la tria:
– Kaj al mi tre plaĉus, se ili dirus: „Vidu, li moviĝis!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Musoj

Kiun landon musoj plej timas?

Kataron.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Chuck kaj ŝarkoj

Ŝarkoj fieras pri cikatroj de Chuck Norris.

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Seriozaj rilatoj

Unu viro rakontis:
"En mia vivo estis du seriozaj rilatoj kun virinoj. Sed ambaŭ malbonaj. La unua forlasis min kaj la dua ne…"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo, Geedzeco, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1688

Mi maldikiĝas samtempe per tri dietoj. Per unu mi ne satiĝas.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Virinoj

Chuck kaj la signolingvo

Chuck Norris kapablas aŭdi signolingvojn
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Urso havas liston

En arbaro disvastiĝis novaĵo, ke la urso havas liston da bestoj, kiujn ĝi volas manĝegi.

Kuniklo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon melo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon vulpo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu mi ankaŭ estas en tiu listo?"
"Jes."
"Kaj ĉu vi povus trastreki min?"
"Ho, jes, kompreneble."
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj