Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

3 geinsulanoj

Averias ŝipo kaj sur eta insulo saviĝas 2 viroj kaj 1 bela virino.
Post monato ambaŭ viroj renkontiĝas kaj unu diras: "Sufiĉas tiuj obscenaĵoj! Ni mortigu ŝin."
Post plua monato ili denove renkontiĝas kaj unu diras: "Sufiĉas tiuj obscenaĵoj! Ni enterigu ŝin."
Post plua monato ili denove renkontiĝas kaj unu diras: "Sufiĉas tiuj obscenaĵoj! Ni elterigu ŝin."
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Sekso

Ebriulo en taksio

Taksiisto demandas ebrian klienton: "Do, kien ni veturu, sinjoro?"
"Hejmen!"
"Ĉu vi povus ĝin iom precizigi?"
"En la dormoĉambron!"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo, Ŝoforoj

Muŝo en supo 2

"Kelnero, en mia supo naĝas senviva muŝo!"
"Kaj kion vi volus kontraŭ 1 eŭro? Vivan?!"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Restoracioj

Bonan vojaĝon!

- Amanda, pro vi mi irus al la fino de la mondo!
* Do bonan vojaĝon!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo

Matena surprizo

Papernoto sur tablo:
La matenmanĝon vi havas en la lavmaŝino.
Mi iris al psiĥiatro.
Panjo

Fonto: Zvolensko

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj, Stultaj ŝercoj

Edzino kaj kromamatino

Anglo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la edzinon.
Franco havas edzinon kaj kromamatinon; amas la kromamatinon.
Judo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la patrinon.
Ruso havas edzinon kaj kromamatinon; amas drinki.

Fonto: Zvolensko

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Amindumado en kafejo

Viro sidanta en kafejo ekvidas belan junulinon, kiu tutsole eksidas kaj sendecide ĉirkaŭrigardas. Li do iras al ŝi kaj demandas:
-Ĉu mi rajtas inviti vin al trinkaĵo?
Sed ŝi per laŭta voĉo, kiu atentigas la aliajn gastojn, respondas:
-Kiel? Ĉu en vian hotelĉambron?
-Ne, pardonu, eble vi miskomprenis min, mi volis proponi al vi nur kafon, ĉi tie.
-(denove laŭte) Ĉu vere en vian hotelĉambron?!
Kun granda embarasiĝo kaj honto la viro reiras al sia sidloko. Post minuto tamen la junulino venas al li kaj klarigas afable:
-Mi petas vian pardonon, ke mi tiel embarasis vin. Mi estas studanto de sociologio, kaj tio estis eksperimento por ekscii, ĉu kaj kiel reagas la aliaj gastoj je tia ekkrio.
Tiam la viro por sekunda gapas kaj kun nekredemo vokas:
-Kiom? Ĉu vere 150 spesojn?!

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Ŝerco 1537

Fumantoj de pipoj estas ĉiam solidaj civitanoj. Ili travivas tiom da tempo per purigado, plenigado kaj zorgado pri siaj pipoj, ke ili ne havas tempon por io malhonesta.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La

Ŝerco 1224

„Kio estas maksimuma dikeco?“
„Kiam vi kuŝas sur plaĝo kaj Greenpeace ektiras vin en maron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1036

„Sinjoro doktoro, kiel mi povus dekutimiĝi fumi?“
„Provu maĉgumon.“
„Mi jam provis, sed maĉgumon oni ne povas ekbruligi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj