Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Lastaj
Lastaj tekstaj ŝercoj
Kial koko transiras la rubandon de Möbius?
Por transiri al la sama flanko.
3.7143 /5 (7 voĉoj)
La
22-an de februaro 2015
—
Scienco
Kial katolika eklezio malpermesis uzadon de kondomoj?
Ĉar ili alkroĉiĝas al dentorektigiloj de mesknaboj.
- "Ekstere estas tiel bela vetero kaj vi sidas ene."
- "Do malfermu la fenestron kaj topologie ni estos ekstere."
4.3333 /5 (6 voĉoj)
La
22-an de februaro 2015
—
Scienco
Venas viro al seksologo:
- Kiam lastatempe vi seksumis?
- Oh, sinjoro doktoro, mi tute ne memoras. Mi telefonos al mia edzino kaj demandos, eble ŝi scias.
La paciento telefonas al la edzino:
- Kara, kiam ni lastatempe seksumis?
- Kaj kiu vokas?
Kio estas malsamo inter Ferrari-aŭto kaj sako da mortintaj beboj?
En mia garaĝo ne estas Ferrari.
Kio estas similaĵo inter atestantoj de Jehovo kaj testikoj?
Ili ĉiam venas duope kaj oni ne enlasas ilin.
Malgranda skoto demandas ŝpareman patron:
- Paĉjo, aĉetu por mi bileton por karuselo.
- Silentu! Ĉu ne sufiĉas por vi, ke tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso?
Patrino demandas Joĉjon:
- Kiel vi ludis hodiaŭ?
- Mi imitis birdon.
- Vi kantis aŭ kvivitis?
- Mi manĝis vermojn.
Interparolas du amikinoj:
- Ju pli maljuna mi estas, des pli mi interesiĝas pri mia edzo.
- Vi miras? Ja li estas arkeologo.
3.5000 /5 (4 voĉoj)
La
19-an de februaro 2015
—
Virinoj
Interparolas filo kun patro:
- Paĉjo, ŝajnas, ke mi devas viziti okuliston.
- Kial?
- Ĉar mi ekde longe ne vidis poŝmonon, kiun vi promesis al mi.
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La
19-an de februaro 2015
—
Infanoj