Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Viroj

En ĉi tiu kategorio estas 136 ŝercoj.

Necesejoj

Kiu bezonas, tiu bezonas...
3.0000/5 (7 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Malbona pasvorto

4.0000/5 (7 voĉoj)
La Komputiloj, Viroj

Volo de viroj kaj virinoj

Virino volas ĉiujn aferojn de unu viro.
Viro volas unu aferon de ĉiuj virinoj.
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Duŝo

Mateno. Edzo kun postebrio kaj ofendita edzino sidas komune ĉe tablo. Morna silento. Finfine edzino krias:
- Hieraŭ vi revenis tute ebria!
- Mi? Mi ne estis tiom ebria.
- Ne? Do kiu hieraŭ petis sur genuoj duŝon en banĉambro por ke ĝi ĉesu plori?
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Virinoj, Viroj

Fideleco

En lito viro kun virino brakumas unu la alian.
Virino: Kara, ni promesis unu al la alia eternan fidelecon. Sed mia edzo diris al mi, ke li vidis vin promenante kun via edzino man-en-mane!
3.7143/5 (7 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

En parko

Vespere en parko knabo romantike flustras al orelo de knabino:
- Kara, diru tiuj vortojn, kiuj kunigos nin por ĉiam.
- Mi estas graveda.
3.8333/5 (6 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj, Viroj

Onklino

Parolas du amikoj:
- Ĉu vi plu estas fianĉiĝinta kun Manjo?
- Ne, ŝi lasis min antaŭ monato. Ŝi diris, ke mi estas malriĉa.
- Sed kial? Ĉu vi ne diris al ŝi, ke vi havas riĉan onklon.
- Mi diris - nun ŝi iĝis mia onklino.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Amo, Virinoj, Viroj

Infanĝardeno

Edzino montras al edzon foton kaj demandas:
- Ĉu vi konas tiun homon sur foto?
- Jes.
- Bone. Do hodiaŭ je la 16:00 prenu lin de infanĝardeno.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Infanoj, Viroj

Edzo kaj edzino

Edzo diras al edzino:
- Mia kara, mi devas konfesi, ke ĉiam, kiam ni seksumas, mi pensas pri aliaj virinoj.
Edzino:
- Vi estas terura. Mi ĉiam, kiam seksumas kun aliaj viroj, pensas pri vi.
4.3571/5 (14 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Du aŭ tri

Ivan kaj Peĉjo iras al alkoholvendejo:
- Ĉu ni prenos du aŭ tri?
- Du. Hieraŭ ni prenis tri kaj unu restis.
- Bone. Do... Bonvolu doni al ni kvar botelojn de vodko kaj du bulketojn.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Viroj