Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ĉu eblas mortpafi leonon per ombrelo?

- Kuracisto, mia koramikino estas graveda sed mi ĉiam uzas kondomon kaj ĝi neniam difektiĝis. Kiel eblas?
- Permesu al mi jenan rakonton: Iam estis ĉasisto kiu ĉiam kunportis kun si pafilon. Unu tagon li pro malatentemo prenis ombrelon anstataŭ la pafilo. Subite ekaperis leono fronte al li. Por timigi la leonon la ĉasisto uzis la ombrelon kiel pafilon kaj mortpafis la leonon!
- Sensencaĵo! Devus esti iu alia kiu pafis la leonon.
- Bone! Vi komprenis la rakonton. Sekvan pacienton, mi petas...

Fonto

Neniu noto (neniu voĉo)
La

La ĝojoj de la vivo

Maljuna needziniĝinto, kiu sian tutan vivon malpermesis al si ĉiujn ĝojojn de la vivo, subite gajnis premion en la loterio. Ŝi decidis flugveturi al Hispanujo.
Ĉar ŝi edukis sian katinon ĉiam vivi decan vivon, ŝi petis sian najbarinon prizorgi la katinon dum ŝi estas for en Hispanujo. Ŝi diris al la najbarino, ke la katino neniam eliru el la domo, ĉar ne estas bone por ĝi havi kontaktojn kun virkatoj!
La unuan semajnon la najbarino aŭdis nenion de la maljunulino, sed la duan semajnon venis poŝtkarto el Hispanujo, enhavanta nur tri vortojn: "Ellasu la katinon!"

Fonto: soc.culture.esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Sekso

Cigaredfumado

Iu franciskano kaj iu jezuito estas pasiaj cigaredfumantoj.
La franciskano demandas sian konfesiganton: «Ĉu mi rajtas fumi, dum mi preĝas?»
La konfesiganto: «Kompreneble ne! Vi devas dediĉi vin tute al via preĝo.»
La jezuito demandas la saman konfesiganton: «Ĉu mi rajtas preĝi, dum mi fumas?»
La konfesiganto: «Kompreneble jes! Ja ĉiun agadon taŭge povas akompani preĝo.»

Fonto: soc.culture.esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Religio

La kialo de virina menstruado

Kiam Eva deŝiris de la arbo la unuan pomon, Dio diris al ŝi jenon: Eva, pro tio vi pagos per via sango. Eva demandis: Ĉu mi ne povus pagi per pomonataj partopagoj?

Fonto: soc.culture.esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Religio

Ĝisosta optimisto

Ĝisosta optimisto havas amikon, kiun li konstante agacas, ĉiam respondante «Povus esti pli malbone» al ĉia anonco de malbona novaĵo.
Iam, duone ĉagrenite sed duone triumfante, la amiko alparolas la ĵus renkontitan optimisman amikon, dirante: «Ĉifoje, vi ne povos diri, ke povus esti pli malbone! Hieraŭ nia najbaro Tiutel revenis hejmen pli frue ol atendite kaj trovis fremdulon kun sia edzino en la geedza lito. Furioziĝinte, li mortigis ambaŭ adultantojn kaj poste mortigis sin mem. Nun vi ne povos diri, ke povus esti pli malbone!»
«Povus esti pli malbone», modeste respondas la optimisto.
«Ĉu?...», preskaŭ sufokita demandas la amiko.
«Nu, jen: se Tiutel revenus nur unu tagon pli frue, min li trovus en la lito!»

Fonto: soc.culture.esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La

Du aŭ tri deziroj

Soldato perdiĝis en la dezerto kaj trovas malnovan olean lampon. Ĉar li havas nenion pli bonan por fari, li frotas ĝin, kaj efektive - plaŭ - aperas ĝino!
Ĝino: Vi havas du dezirojn, kiujn mi plenumos al vi
La ulo: Du? Ĉu ne ĉiam estas tri?
Ĝino: Jes, sed simple rigardu en vian kalsonon.
Ulo (kontrolas): Ho, kia grandaĵo!
Ĝino: Vidu, mi faras tiun plenumadon jam longan tempon…
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Sekso

Leonkora

Mia Paĉjo havas la koron de leono!
Kaj dumvivan enirmalpermeson en la zoo…
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj, Viroj

Telefonado al KGB

Saluton!
-Saluton, ĉu tio estas la ĝusta telefonnumero por anomimaj indikoj al KGB?
Jes, s-ro Peskov, bv. paroli.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Politiko

Pro la leĝo

- Kial oni ĉiam atendas, ke edzinoj kuiru por siaj edzoj? Kial ne povas esti inverse?
- Pro la leĝo.
- La leĝo? Kia leĝo?
- Nu, laŭleĝe, malliberuloj devas esti nutrataj trifoje ĉiun tagon.

Fonto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Anestezo

Kiujn du frazojn paciento neniam volas aŭdi?
- Ĉu li dormas?
- Jes. Nun vi povas fari sekcon.

Fonto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj