Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Sekso

En ĉi tiu kategorio estas 133 ŝercoj.

Du aŭ tri deziroj

Soldato perdiĝis en la dezerto kaj trovas malnovan olean lampon. Ĉar li havas nenion pli bonan por fari, li frotas ĝin, kaj efektive - plaŭ - aperas ĝino!
Ĝino: Vi havas du dezirojn, kiujn mi plenumos al vi
La ulo: Du? Ĉu ne ĉiam estas tri?
Ĝino: Jes, sed simple rigardu en vian kalsonon.
Ulo (kontrolas): Ho, kia grandaĵo!
Ĝino: Vidu, mi faras tiun plenumadon jam longan tempon…
Neniu noto (neniu voĉo)
La Sekso

Bildo 1937

A PHP Error was encountered

Severity: Warning

Message: getimagesize(https://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/176.jpg): failed to open stream: Connection refused

Filename: sxerco/sxerco.php

Line Number: 33

" class="bildo">

A PHP Error was encountered

Severity: Notice

Message: Trying to access array offset on value of type bool

Filename: sxerco/sxerco.php

Line Number: 35

A PHP Error was encountered

Severity: Notice

Message: Trying to access array offset on value of type bool

Filename: sxerco/sxerco.php

Line Number: 35

https://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/176.jpg" alt="" />

Fonto

2.0000/5 (3 voĉoj)
La Sekso

Ĉapelumado en manĝejo

Viro invitas virinon en picejon. Eksidante ĉe la tablo li ne demetas sian ĉapelon. Ŝi demandas "Ĉu vi ne volas demeti la ĉapelon?"
- "Ho, mi ja ŝatas manĝi picon kun ĉapelo!"
Ŝi poste mendas ankoraŭ kaĉon kiel dezerton, kaj diras: "Nu, kaj mi ŝatas manĝi kaĉon sen ĉapelo."

Fonto: komento ĉe https://www.facebook.com/groups/1048962502110133/permalink/2161248804214825/

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Sekso

Malbona amoranto

El ĉiuj uloj, kun kiuj mi seksumis, la plej maltaŭga estis vi!
-Ho, ĉu ne estas nejuste tiel prijuĝi iun post nur ĉ. 30 sekundoj?
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj, Viroj

Amindumado sur nudista plaĝo

Sur nudista plaĝo:
— Junulino, vi plaĉas al mi.
— Mi vidas!

Fonto: Telegramo

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Moroj en monĥejo

Juna monĥiĉo venas al monĥejo. Lin bonvenigas kaj enkondukas la abado, klarigas ĉion pri vekiĝo, preĝado, purigado ktp. Iam la monĥo kun hontemo demandas:
-Mia parento, kion mi faru, kiam mi havos, nu, la bezonojn de la malforta karno?
-Ah, respondas la abado, mi komprenas, mia fizo. Ĉu vi vidis en la dormejo la grandan malnovan ŝrankon? Kiam vi malfermos ĝin, vi trovos tie en la mezo porteton, kaj post ĝi pugon, per kiu vi povos plezurigi vin de dimanĉo ĝis vendredo.
-Mia parento, kaj kio estas sabate?
-Mia fizo, sabate en la ŝranko deĵoros vi!

[abado = abat(in)o, fizo = fil(in)o, monĥo = monaĥ(in)o, parento = patr(in)o]
4.6000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso, Viroj

Surprizo dum seksumado

Dum seksumado, onin povas surprizi pluraj aferoj...
Kiam oni estas 15-jara, onin povas surprizi gepatroj.
Kiam oni estas 35-jara, onin povas surprizi infanoj.
Kiam oni estas 65-jara, onin povas surprizi koratako.

Fonto: iu televida ŝercprogramo

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Sekso

Bedaŭroj de kuracisto

Kuracisto parolas kun amiko.
- Mi tiom hontas, mi seksumis kun unu el miaj pacientoj...
- Hej, ne tiom gravas, ĉiu kuracisto certe jam faris tion!
- Sed mi estas bestkuracisto...
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Kuracistoj kaj pacientoj, Nigra humuro, Sekso

Malfruulo

-Ho, mi havis merdan tagon!
#Kio okazis?
-Mia biero glaciiĝis, mia pico bruldifektiĝis, kaj mia amikino estas graveda!
#Kara, vi vere devas lerni ĉion eltiri ĝustatempe!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo, Sekso, Viroj

Nekontento

Telefona interparolo de paro:

-Ĉu vi havas apetiton je kokaĵo?
#Ne
-Ĉu vi havas apetiton je kareaĵo?
#Ne
-Vi ne estos kontenta rilate tion, kion mi faris!
#Ho, ĉu vi do kuiris kokan kareaĵon?
-Ne, mi fikis la najbarinon.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj