Gustumisto gustumas diversajn vinojn, kun certeco difinas specojn kaj vinjaron. Ĉe la lasta glaseto li ektiminte ekkrias: „Ja tio estas petrolo!“
„Sed kiu petroljaro?“
Iu franciskano kaj iu jezuito estas pasiaj cigaredfumantoj.
La franciskano demandas sian konfesiganton: «Ĉu mi rajtas fumi, dum mi preĝas?»
La konfesiganto: «Kompreneble ne! Vi devas dediĉi vin tute al via preĝo.»
La jezuito demandas la saman konfesiganton: «Ĉu mi rajtas preĝi, dum mi fumas?»
La konfesiganto: «Kompreneble jes! Ja ĉiun agadon taŭge povas akompani preĝo.»
Dum seksumado, onin povas surprizi pluraj aferoj...
Kiam oni estas 15-jara, onin povas surprizi gepatroj.
Kiam oni estas 35-jara, onin povas surprizi infanoj.
Kiam oni estas 65-jara, onin povas surprizi koratako.
Patro punas la filon kaj la patrino diras: „Ĉu mi ne diris al vi jam kelkfoje, ke vi kalkulu ĝis dek, ĝis kiam finiĝos via kolero?“
La patro: „Mi kalkulas, sed dume mi genuas sur li, por ke li ne foriru.“