Ulino telefonas al sia amiko:
-Mi sendis mian eŝon aĉeti terpomojn, sed surveturis lin aŭto.
-Ho mia Dio, kaj kion vi faros nun?!
-Mi ne scias, eble mi faru rizon.
Optimisto: Post la 31-a de Decembro 2020 venos la 1-a de Januaro kaj estos fino de tiu ĉi damna kaj freneza jaro.
Pesimisto: Post la 31-a de Decembro 2020 venos la 32-a de Decembro kaj tiel plu kaj 2020 neniam finiĝos.
En apudmara hotelo unu el la gastoj demandas la pordiston:
-Pardonu, oni povas bani sin en la golfo?
-Kompreneble.
-Ĉu tio estas certa, ke tie ne estas ŝarko?
-Tutcerte.
-Kie estas krokodilo sinjoro, tie neniam estas ŝarko!