Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 1291

Turisto en trajna stacidomo en vilaĝaĉo senespere serĉas horaron.
„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto