Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 1570

Bienulo promenante matenfrue laŭlonge kamparvojeto renkontas konatan almozulon, kiu diras al li:

Bonan tagon, sinjoro komandoro. Kia novajo, ke vi promenas tiel frue?

Mi promenas por vidi ĉu mi trovos iom da apetito por mia matenmanĝo. Kaj vi, Johano, kion vi faras?

Ĝuste la kontraŭon: mi iras serĉante matenmanĝon por mia apetito.

Fonto: Rido Sanigas