La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!
La junulino pasigas la semajnfinon en la bieno de siaj geavoj. Kiam ŝia avino malfermis la pordon de la dormoĉambro por deziri bonan nokton, ŝi notis ke sia nepino estas nuda. Tiam, ŝi demandis:
- Kion signifas tio?
Kaj la junulino respondas:
- Tio estas mia dormovesto.
La maljunulino ŝatis la ideon kaj decidis atendi ankaŭ sian edzon tia. Kiam la maljunulo eniras en la dormoĉambron, li tuj demandas:
- Kion signifas tio?
Kaj la maljunulino respondas:
- Tio estas mia dormovesto.
- Ho, jes! Sed kial vi ne gladis ĝin antaŭ ol vesti?
La junulino kudris apud fenestro kiam ŝi ekfurzis. Sed, post ĉiu furzado, ŝi elparolas:
- Ha, kia liberigeco!
Post pluraj furzadoj, ŝi sin turnas al la fenestro kaj rimarkas ke sia amato estas tie kaj rigardas ŝin. Surprizita, ŝi demandas:
- Ekde kiam vi estas tie?!
- Ekde la unua liberigeco!
La enlandulo vizitas unuafoje grandan urbon. Tiam, li vidas malbelan virinon kiu eniras en lifton kaj la pordo fermiĝas. Post kvin minutoj, la pordo de la lifto malfermiĝas kaj eliras bela virino. Vidinte tion, li tuj petas al sia filo:
- Venigu vian patrinon ĉi tien la plej rapide!
Du viroj serĉas samtempe siajn edzinojn en la superbazaro. Tiam, ili solvas helpi unu la alian:
- Unue, ni serĉu vian edzinon, sed diru kia ŝi estas?
- Ŝi estas bela, havas blondajn harojn, kun belforma korpo kaj portas mallongan robon. Kaj kia estas via edzino?
- Forgesu mian edzinon. Ni serĉu apenaŭ vian edzinon!
Dum la juĝado la S-ro Juĝisto demandas al la virino:
- Ĉu la kuglo kiu trafis kaj mortigis vian edzon estis akcidento?
- Jes, S-ro Juĝisto. Estis nura akcidento.
- Do, ĉu ĉiuj sep pafadoj estis akcidento?!
La frenezulo demandas al la alia frenezulo:
- Kion vi faras?
- Mi skribas leteron al mia amatino.
- Sed vi ne scias skribi!
- Ne gravas! Ŝi ankaŭ ne scias legi!
La virino plendas al la psikiatro:
- Mia edzo freneziĝis, doktoro!
- Sed, kial vi tiel opinias?
- Ĉar ĉiutage li konversacias kun nia pordo.
- Ĉu vi vidis tion?
- Ne! La propra pordo diris al mi!