Demandas raportistino faman aktoron: „Niajn legantinojn interesus, kiujn pasiojn vi havis en juneco?“
„Kaptadon kaj virinojn.“
„Kaj kion vi kaptadis?“
„Virinojn.“
Sonas telefono. La patro de tri plenkreskaj filinoj levas la aŭskultilon.
„Ĉu estas vi, fiŝeto mia?“ - aŭdas li en la aŭskultilo.
„Ne, ĉi tie estas la gardisto de la fiŝlago!“ – respondas la patro.
Li en hotelĉambro: „Pluvas kaj pluvas, kia terura vetero, kion ni faros?“
Ŝi: „Dum tiu ĉi vetero eblas fari nur du agojn, sed mi atentigas vin, ke kartojn mi ne ludas.“