Bestozorgisto veturigas simiojn al la zoo, sed survoje ŝia aŭto paneas. Haltas idisto kaj demandas, ĉu li povas helpi. Ŝi respondas:
-Mi sukcesos mem ripari, daŭros nur sufiĉe longe. Aŭskultu: Vi havas ŝarĝaŭteton; mi donos al vi 50 spesmilojn, se vi veturos kun miaj simioj al la zoo.
La idisto konsentas kaj forveturas kun la bestoj. Post ioma tempo, kiam la aŭto estas preskaŭ riparita, la bestozorgisto vidas, ke la idisto revenas - sed la simioj daŭre estas en la aŭto! Ŝi haltigas lin kaj demandas, ĉu li ne veturis kun ili al la zoo. Li respondas:
-Ho, ni esis en la zoo! Di la spesmili restis sufice, do ni nun iros al la kinejo!
Kuracisto parolas kun amiko.
- Mi tiom hontas, mi seksumis kun unu el miaj pacientoj...
- Hej, ne tiom gravas, ĉiu kuracisto certe jam faris tion!
- Sed mi estas bestkuracisto...
En apudmara hotelo unu el la gastoj demandas la pordiston:
-Pardonu, oni povas bani sin en la golfo?
-Kompreneble.
-Ĉu tio estas certa, ke tie ne estas ŝarko?
-Tutcerte.
-Kie estas krokodilo sinjoro, tie neniam estas ŝarko!
– Diru, sinjoro Kukurbo, kial estas tiel ruĝa via kapo kaj ŝvelinta via gorĝo?
– Tre doloras la gorĝo la ĉevalon.
– Nu, kaj?
– La veterinaro preskribis duonpoteton da pulvoro. Li donis ankaŭ gumtubon por meti ĝin en la buŝon de la ĉevalo, kaj tra ĝi mi blovu la pulvoron en la gorĝon de la ĉevalo.
– Nu, kaj?
– Antaŭ ol mi, blovis la ĉevalo!
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ
Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
La porkideto renkontas la kuraĝan leporeton.
– Saluton, kuraĝa leporo! Ĉu vi vere ne timas la vulpon?
– Vere ne.
– Ĉu mi povas iri kun vi? Mi aŭdis, ke ĝi ĉasadas ĝuste ĉi-regione, kaj mi timas terure.
– Sekvu min!
– Vi, kuraĝa leporo, mi sentas, ke la vulpo estas proksime. Ĉu tutcerte vi ne timas?
– Tutcerte.
– Mi jam eĉ vidas ĝin tie, jen ĝiaj dentoj! Kial ĝi ne formanĝas vin?
– Kelktage mi portas al ĝi porkidon.
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ