Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Bestoj

En ĉi tiu kategorio estas 78 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 603

En subtegmento de sur trabo pendas kvin vespertoj. La sesa staras apude. Alflugas la sepa kaj demandas: „Kio okazis al ĝi?“
„Tiun ne atentu. Ĝi ekzercas jogon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 604

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“
„Kiel?“
„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.7500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 605

„Sinjorino, via hundo ĵus pelas iun homon sur biciklo.“
„Sensencaĵo, nia hundo ne scipovas bicikli.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 606

Inter amikoj: „Mia hundo estas tiel inteligenta, ke kiam ni revenas el promenado, ĝi mem sonorigas ĉe pordo.“
„Kaj la mia havas propran ŝlosilon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 607

„Kial vi donas al tiu hundo post vespermanĝo nigran kafon?“
„Por ke ĝi ne dormu kaj bone gardu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.8000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 608

„Sinjoro, via hundo mordis mian maleolon.“
„Ĉu vi miras? Pli alten ĝi ne atingas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 609

Miras dommastrino: „Kia bruego aŭdiĝas el la antaŭĉambro? Tiun katon mi jam elĵetis eksteren.“
Ŝia edzo: „Vi devas elĵeti ĝin ankaŭ kun vosto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 610

Renkontas serpento serpenton kaj demandas: „Ĉu vi scias, ĉu mi estas venena?“
„Kial vi volas scii tion?“
„Antaŭ mallonga tempo mi mordis min en langon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 611

„Kial havas ĝirafo tiom longan kolon?“
„Ĉar ĝi havas tro for la kapon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj

Ŝerco 595

„Kiam ni estis pasintjare ĉe maro, estis tiel varme, ke oni devis malvarmigi kokinojn per glacio, por ke ili ellasu kuiritajn ovojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj