Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Chuck Norris

En ĉi tiu kategorio estas 44 ŝercoj.

Chuck Norris naĝas

Jesuo kapablis iri sur akvo, sed Chuck Norris kapablas naĝi en tero.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la signolingvo

Chuck Norris kapablas aŭdi signolingvojn
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la kobro

Foje Chuck Norris estis mordita de kobro.
Post duhora doloroza agonio la serpento finfine mortis.

Fonto

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Ĉuk-Noris-fakto

Chuck Norris rajtas ŝanĝi la Fundamenton.
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1433

Kelkaj veroj pri Chuck Norris:
1. Chuck Norris venkis konkurson kun stacionara biciklo.
2. Kiam Chuck Norris malfruiĝas, tempo prefere malrapidiĝu.
3. Chuck Norris kapablas fari truon en akvon.
4. Chuck Norris kapablas aplaŭdi per unu mano.
5. Chuck Norris kaŭzas al cigaredo kanceron.
6. Chuck Norris dormas kun kuseno sub pistolo.
7. Chuck Norris kapablas startigi aŭton sen motoro.
8. Chuck Norris kapablas nul-onigi.
9. Tempo atendas neniun. Se li ne estas Chuck Norris.
10. Kiam Dio diris „estu lumo“, Chuck Norris atendis, ĝis li petos.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Kie estas Ĉarlio?

Ĉarlio kaŝiĝas pro Chuck Norris.

Fonto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

La retpoŝta adreso de Chuck

Chuck Norris kompreneble havas retpoŝtan adreson, ĝi estas "gmail@chucknorris.com".
3.0000/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj la turnpordo

Chuck Norris kapablas frapfermi turnpordon.
3.3846/5 (13 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck uzas Linkon

Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck 3D

Antaŭ nelonge oni devis tuj ĉesi montri la novan 3D-filmon de Chuck Norris, ĉar jam la unua rondmova piedbato mortigis duonon de la spektantaro.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris