Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Dungitoj kaj vendistoj

En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.

Ŝerco 652

Edzino al duone vekiĝinta edzo, kiu matene leviĝas: „Konsideru jene: denove unu tagon pli proksime al pensio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 632

Klientino surprovas peltmantelon. Ŝi demandas vendiston: „Ĉu vi opinias, ke ĝi eltenos ankaŭ pluvon?“
„Memkompreneble. Ĉu vi jam vidis vulpon kun pluvombrelo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 633

Aspiranto dum dung-intervjuo: „Mi dezirus iun supran postenon kun bona salajro kaj sekretariino.“
„Ĉu vi freneziĝis?“
„Ne, ĉu tio estas kondiĉo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 634

Diras kliento al horloĝisto: „Majstro, ĝi tiktakas.“
„Kaj kial tio malbonas?“
„Mi ne scias, sed antaŭ riparo ĝi estis barometro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 635

„Mi volus aĉeti ĉemizon,“ – petas aĉetanto.
„Ĉu similan kiel mi havas?“
„Ne, pli puran.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 636

Horloĝisto: „Ĉi tiun vekhorloĝon aĉetu. Ĝi estas fidinda. Ĝi tiktakas tiel laŭte, ke vi tute ne ekdormos.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 637

„Pardonu, kiom kostas tiu ĉi ĉemizo?“
„Dudek eŭrojn“
„Kaj ĉu vi ne havas ion malpli kostan?“
„Jes, ni havas. Ŝtrumpojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 638

„Mi petas kremon por ŝuoj“
„Por kiaj ŝuoj?“
„Numero 43.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 639

„Ĉe ni oni malliberigis kvindek homojn pro ŝtelado.“
„Tio ĉe ni ne povas okazi.“
„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne ŝtelas?“
„Jes, sed en nia fabriko ni estas nur kvardek.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 640

Petas direktoro sian konaton, direktoron en alia entrepreno, ke li aranĝu postenon por lia filo, kiu havas neniun kvalifikon.
„Tio estas tute senprobleme, almenaŭ ni ne devas lin re-instrui.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.5000/5 (2 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj