Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 800

Inter amikinoj: „Ĉe ni edukas infanojn edzo.“
„Kaj kion faras vi?“
„Mi edukas la edzon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 801

„Mia patro estas tre kuraĝa.“
„Tiu mia estas timema. Kiam la patrino ne estas hejme, li dormas ĉe najbarino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 802

Post geedziĝnokto novgeedzoj vekiĝas. Ŝi demandas: „Kion mi kuiru al vi okaze de nia unua kuna tagmanĝo?“
Li: „Kuiru, kion vi deziras, nur ne eskalopon. Ja tiun mi ŝatas plej multe.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 803

„Amikoj, finfine mi malkovris ilon, kiu plibeligas mian edzinon.“
„Kaj kio estas tio?“
„Botelo da vodko.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 804

„Sinjorino Juna, tiuj infanoj en ĉareto estas vere ĉarmegaj. Ĉu estas eĉ ĝemeloj?“
„Jes, estas.“
„Ne diru! Kaj ambaŭ estas viaj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 789

„Kion komunan vi havas en la geedzeco?“
„Jam nur tiun televidantenon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 790

Edzo trovis edzinon en tikla situacio kaj koleriĝas. La edzino trankviligas lin: „Ne insultu, vinon hieraŭ vi fortrinkis, cigaredojn forportis, kafo plu ne estas, do kion mi povis oferti al la vizitanto?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 791

Koleras iu viro: „Neniam ekzistis, ekzistas kaj ekzistos viro, kiu ne interdisputis kun sia bopatrino.“
Patrino de lia edzino: „Tamen ekzistis - Adamo!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 792

Geedziĝa nokto. Edzo demandas la edzinon:
„Pri kio vi pensas?“
La novedzino: „Pri tio, pri kio vi, karulo.“
„Ĉu vere?, do mi iros al fridujo por la biero.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 793

Novedzo fine kuraĝas diri: „Nun, kiam jam pasis nia geedziĝfesto, mi diros al vi, ke vi havas ankaŭ iujn difektojn.“
„Ne klopodu, mi konas mem ĉiujn. Tio estas tiuj difektoj, pro kiuj mi ne ricevis pli bonan viron, nur vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco