Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 794

„Mia edzo ne drinkas, ne fumas...“
„Ĉu via edzo ne plu fumas?“
„Nur post bona tagmanĝo kaj tio estas ĉe ni tre malofte.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 778

Kvar sekretoj de feliĉa geedzeco:
1. Estas grave trovi tian virinon, kiu kapablas bone kuiri kaj ordigi.
2. Estas grave trovi tian virinon, kiu kapablas perlabori monon.
3. Estas grave trovi tian virinon, kiu ŝatas seksumi.
4. Estas grave, ke ĉi tiuj tri virinoj ne renkontu unu la alian.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 779

Edzino al la edzo: „Vi ne plu amas min. Antaŭe, kiam vi venis hejmen, vi rigardis en ŝrankojn, ĉu tie mi havas kaŝitan amanton. Nun vi enrigardas fridujon, kio estas tie por manĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 780

Gefianĉoj vespermanĝas. Ŝi miele:
„Sciu mia kara, mi scipovas kuiri nur torton kaj fiŝon.“
„Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion de tiuj du ni manĝas nun?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 781

„Mi edziniĝis kun viro, kiun mi deziris. Ĉu povas esti iu pli feliĉa?“
„Jes, tiu, kiu edziniĝas kun tiu, kiun deziras ĉiuj aliaj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 782

Direktoro: „Ĉu vi telefonis al mia edzino, ke ĉi vespere mi ne venos hejmen?“
„Jes.“
„Kion ŝi diris?“
„Ĉu ŝi povas fidi tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 783

„Bedaŭrinde, ke mi ne scipovas iun fremdan lingvon.“
„Kial?“
„Vi vidus, kion ĉion mi tiam dirus al mia edzino!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 784

„Mia edzo trompas min, sed mi suferas silente.“
„Do vi suferas duoble.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 785

Junulo trovis kvarfolion, donis ĝin al sia karulino kaj ŝi feliĉege diras: „Eble ni havos baldaŭ edziĝofeston.“
Junulo surprizite: „Mi opiniis, ke kvarfolio alportas feliĉon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 786

Edzino: „Se ne estus vi, ni estus ideala geedza duopo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco