Ĉefpaĝo » Kategorioj » Krimuloj kaj juĝistoj
Krimuloj kaj juĝistoj
En ĉi tiu kategorio estas 52 ŝercoj.
Juĝisto: „Akuzito, ĉu vi estis iam punita?“
„Jes, antaŭ dek jaroj.“
„Kaj kion vi faris ĝis nun?“
„Mi estis do arestita!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„La mono kapablas ŝanĝi vivmanieron de homo.“
„Jes, precipe, kiam li malkaŝas kiel li gajnis ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juĝisto: „Akuzito, kial vi edziĝis al du virinoj?“
La akuzito: „Mi aĉetis kabanon kun granda ĝardeno kaj poste mi konstatis, ke unu edzino ne kapablos prizorgi ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Advokato: „Sinjoro Novák, kial vi deziras eksedziĝi kun via edzino?“
„Ĉar profetistino profetis al ŝi, ke ŝi frue vidviniĝos.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Vokas arestito fraŭlinon tra kradita fenestro: „Fraŭlino, ĉu vi havos tempon post 6 monatoj, la 24-an de aprilo 2009 je la dekkvara?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juĝisto: „Akuzito, se vi diros al ni, kie estas kaŝita la rabita mono, vi ricevos malpli altan punon.“
„Sed tio estas ĉantaĝo, sinjoro juĝisto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juĝisto: „Akuzito, kial vi ne redonis oran ringon, trovitan en parko?“
„Ja sur ĝi estis skribite – por ĉiam via.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Avinjo skribas: „Alveturigu al ni la infanojn por ferioj. Mi tre ĝojas. Kaj ne forgesu alporti kun ili grandan kvanton da medikamentoj kontraŭ kapdoloro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Viro en trajno rimarkas ke en lia poŝo havas manon ŝtelisto. Tiu elturniĝas:
„Pardonu, mi pensis ke tio estas mia poŝo. Ni havas similan pantalonon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉe tribunalo: „Akuzito, kial vi tiel terure ebriiĝis?“
„Pro memdefendo. Atakis min soifo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto