Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1097

„Kion vi pensas, sinjoro profesoro, kiom mi aĝas?“
„Pardonu sinjorino, sed mi estas profesoro de muziko, ne de arkeologio.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1098

En lernejo: „El kio konsistas arbo?“
„El radiko, trunko kaj krono.“
„Kaj el kio konsitas la krono?“
„El dekheleroj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1099

„Diru sinjoro profesoro, ĉu ankaŭ idiotoj estas homoj?“
„Kompreneble! Ili estas tute samaj homoj kiel ekzemple mi aŭ vi!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1100

„Ĉu vi faris ekzamenojn por altlernejo?“
„Jes, tiu ekzameno estis tre facila kaj eĉ pia.“
„Kial pia?“
„Ĉe ĉiu mia respondo profesoro diris: ,Dio mia!‘ “

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1101

En lernejo: „Kiu besto estas la plej utila?“
„Bovino. El tiu eblas utiligi ĉion: lakton, viandon, felon, kornojn, hufojn kaj finfine eĉ nomon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1102

Instruisto: „Por kio necesas bovina felo?“
„Por ke bovino ne disfalu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.6667/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1103

„Kiel finiĝis tiu ekzameno de historio de via filo, najbarino?“
„Malbone, sed li ne kulpas. Oni demandis lin aferojn, kiuj okazis antaŭ lia naskiĝo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1087

Instruisto: „Kio estas civilizacio?“
Lernanto: „Tio estas, kiam ni, ekzemple, dezirante ekkoni veteron, anstataŭ rigardi el fenestro, ni ŝaltas radioaparaton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1088

Instruisto: „Kio estas insulo?“
Lernanto: „Ĝi estas peco de kontinento, kiu estas, krom unu flanko, ĉirkaŭita de akvo.“
„Ĉu vi intermiksas ĝin kun duoninsulo?“
„Ne, mi pensis tiun superan flankon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1089

Alkuris knabo al policisto: „Bonvolu iri rapide kun mi.“
Policisto: „Kio okazis?“
Knabo: „Nia instruisto malĝuste parkis aŭton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo